Bonvenon al paĝo de Vjaĉeslav Nasretdinov

Kiu mi estas.

Saluton, Retano. Bonvenon al mia paĝo!


Do, pri mem. Mia nomo estas Vjaĉeslav, kaj miaj amikoj kaj gefamilianoj nomas min kiel Slavik (iam ajn mi uzas kromnomon - Slavutiĉ).


Mi naskiĝis en sud-kazaĥa urbo Ŝimkento (antaŭe Ĉimkento) en 1977 jaro (9-a aprilo). Kreskis, studadis kaj loĝas kaj laboras en vegetalina uzino nun tie ĉi.


Inter miaj diversaj hobioj mi povas marki interesadon al fremdaj lingvoj. Tiamaniere mi (de junaĝo) sciis pri Esperanto. Sed studadis ĝin memstare en 1991 j. Kiam Sovetunio disfalis. Tiam mi serĉis Esperantistojn en nia urbo kaj lando, sed sen rezulte. Kaj mankis la komunikadilon kiel interreto, nur malnovaj gazetoj kaj revuoj de loka libroteko kaj vortaro de Bokarev estis en mia arsenalo. Kaj tio estis sufiĉe por komenci.


Poste, kiam mi jam ricevis eblecon interreti, mi daŭris mian serĉadon, sed ankaŭ malsukcese, ĉar nia (KZ) interretspaco estis tiam ne tro riĉa kaj kvalito de interreto ne estis bona. Sed mi serĉis ..., ĉar mi esperis kaj kredis, ke kie ajn estas ili, miaj samideanoj...


Tio estis grandege, kiam en 2001 jaro ni hazarde enpaĝis al Ĵomart Amzejev kaj Nataŝa. Mi trovis belan E-muzikon tie, kaj ankaŭ skribis mian noton en gastejo. Kaj, ho Dio, mi ĝoijs ricevite post kelkaj tagoj respondon de Ĵomart!!! Kie li skribis, ke ni estas samurbanoj. Tio estis grandege! Mi ekkredis, ke baldaŭe miaj revos plenumiĝos.


En somero de 2003 j., mi vizitis IJK-n en Lesjofors kaj renkontiĝis kun Ĵomart kaj Nataŝa. Kaj tie mi per siaj okuloj povis vidi homojn, kiuj efektive uzas Esperanto en ĉiutaga vivo. Ni estas kune, ni estas komunumo de samideanoj kun diversaj karakteroj kaj interesoj en vivo, kun personaj vidpunktoj kaj problemoj.

Ĉiuj ni estas civitanoj de Esperantujo.


Mi kredas, ke baldaŭ ĉiuj kazaĥstanaj Esperantistoj unuiĝos en Asocio.


Ankaŭ Vi povas vidi fotojn de IJK-60 en Kovrov, kie mi partoprenis ĉi-jare kune du aliaj gekazaĥstanoj - Igorj Pak (Ŝimkento) kaj Jelena Birjukova (Ustj-Kamenogorsk)


Mi atendu Viajn respondojn en mia retpoŝtkesto.

Skribu al mi tien ĉi

Платежная система RUpay - E-Gold, WebMoney, MoneyBookers, PayCash Supersxangxo de e-valutoj WMZ<=>WMR

Kalkulilo de e-valutoj

Konvertu e-valutojn



Сайт создан в системе uCoz